Bruna Kajero
Poemaro de Gafur Gazizi - selektite el la olda kajero 1989 - 2006.
суббота, 15 января 2011 г.
15. Pro amo al ...
"Patrio estas tie, ..."
Sed kie estas mi?
- M vivas sennacie,
mi loĝas sen patri'.
Mi sonĝas pri Parizo,
pri Romo kaj Madrid' -
la olda civilizo
min logas al vizit'.
Mi volas en Tokio,
Habano kaj Kair'
satigi min per scio
de propra piedir'.
Mi revas en Ateno,
Novjorko kaj Berlin'
paroli sen problemo
en la plej bela lingv'.
Enspiri la aromon
de ĉirkaŭ-mond-vojaĝ'
kaj ĉie trovi domon
kun geamika saĝ'.
Aŭ mi sovetiano
min nomu? Tamen - for!
Mi estas civitano
de unu homa kor'!
(gafur gazizi: 01.dec.1989)
14. Dancu, dancu!
Ŝalto de magnetosonoj -
falo en la mondon trancan,
saltas multkoloraj tonoj,
sparkas la humoron dancan.
La magneta forto de la
enritmigo kaj manio
elektrizas per la bela
iluzia harmonio.
Mi en sonĝodanco dronas,
korpon solvas halucino;
kiam rokk-muziko sonas,
volas salti la animo.
Falas mi en la alian
mondon de sovaĝaj ombroj,
kie estas bone ĉiam
kaj nature en la tondroj.
Laŭte pli kaj alte pli, do!
Ek, surdiĝu la oreloj!
Pli freneze en l' ekscito
turnu min la karuselo!
Forgesiĝo - forgisiĝo.
Mi nenion volas krom ĉi
tiu delirig-feliĉo
kaj la ŝanco dancosonĝi.
Ree, ree mi deziras
aŭdi, ĝui la magion.
Kaj denove min entiras
sonoj en la iluzion
La hipnotofonon ŝalti -
sola eblo vivi laŭte,
sola libereco - salti
diabliĝe kaj ekzalte.
Stringas la sociaj ĝenoj -
for klasikon, politikon!
Endas kraĉi la problemojn
kaj envivi nur muzikon!
Music is forever
in my heart and life!
Danc' min ringu reve -
en la song' as kajf'!
(gafur gazizi: 22.04.1990)
falo en la mondon trancan,
saltas multkoloraj tonoj,
sparkas la humoron dancan.
La magneta forto de la
enritmigo kaj manio
elektrizas per la bela
iluzia harmonio.
Mi en sonĝodanco dronas,
korpon solvas halucino;
kiam rokk-muziko sonas,
volas salti la animo.
Falas mi en la alian
mondon de sovaĝaj ombroj,
kie estas bone ĉiam
kaj nature en la tondroj.
Laŭte pli kaj alte pli, do!
Ek, surdiĝu la oreloj!
Pli freneze en l' ekscito
turnu min la karuselo!
Forgesiĝo - forgisiĝo.
Mi nenion volas krom ĉi
tiu delirig-feliĉo
kaj la ŝanco dancosonĝi.
Ree, ree mi deziras
aŭdi, ĝui la magion.
Kaj denove min entiras
sonoj en la iluzion
La hipnotofonon ŝalti -
sola eblo vivi laŭte,
sola libereco - salti
diabliĝe kaj ekzalte.
Stringas la sociaj ĝenoj -
for klasikon, politikon!
Endas kraĉi la problemojn
kaj envivi nur muzikon!
Music is forever
in my heart and life!
Danc' min ringu reve -
en la song' as kajf'!
(gafur gazizi: 22.04.1990)
13. Alian mondon.
Kun via animo mistera, lontana,
min ligas fadeno de sento tenera
kaj kuras laŭ ĝi el la koro infana
kurento de mia animo sincera.
Mi skribas al vi la leteron kun ĝojo,
ne nur por saluti vin per bona vorto,
sed por inter ni estu ĉiam la vojo
sur ponto liganta la bordon kun bordo.
Mi volas ke nin en la mondo sensenta
kunigu parolo de l' koro al koro.
Ne venu al ni la soleco turmenta,
ne ronĝu estinta aŭ nova doloro...
Kun vi, mia kara amiko lontana,
deziras mi loĝi la mondon unikan,
kreitan de mia imago infana,
kaj ĝui en ĝi la feliĉon amikan.
(gafur gazizi: marto 1989)
min ligas fadeno de sento tenera
kaj kuras laŭ ĝi el la koro infana
kurento de mia animo sincera.
Mi skribas al vi la leteron kun ĝojo,
ne nur por saluti vin per bona vorto,
sed por inter ni estu ĉiam la vojo
sur ponto liganta la bordon kun bordo.
Mi volas ke nin en la mondo sensenta
kunigu parolo de l' koro al koro.
Ne venu al ni la soleco turmenta,
ne ronĝu estinta aŭ nova doloro...
Kun vi, mia kara amiko lontana,
deziras mi loĝi la mondon unikan,
kreitan de mia imago infana,
kaj ĝui en ĝi la feliĉon amikan.
(gafur gazizi: marto 1989)
12. Ni marŝas ien.
Kun pensoj sloganaj kaj glataj
ni vivis en tia libero
ke ĉiuj mensogoj paradaj
marŝadis kun flagoj sur vero.
Ni paŝis gvidataj de ili
kaj laŭdis la gloran partion.
Ni timis ja flanken deiri
por ne ekperfidi Patrion.
Ni - bona popolo de l' lando -
en unu komuna elano ...
Hodiaŭ alia komando
nin puŝas kaj mankas ĉampano.
Hodiaŭ ni estas diversaj
kun pens-manieroj aliaj,
eĉ bildoj, hieraŭ perversaj,
nuntage ne estas jam tiaj.
Kun pensoj jam plate kvadrataj
ni iras al globa libero,
de "freŝaj" ideoj puŝataj
... (al vero aŭ nova infero?) ...
(gafur gazizi:15jan1989)
ni vivis en tia libero
ke ĉiuj mensogoj paradaj
marŝadis kun flagoj sur vero.
Ni paŝis gvidataj de ili
kaj laŭdis la gloran partion.
Ni timis ja flanken deiri
por ne ekperfidi Patrion.
Ni - bona popolo de l' lando -
en unu komuna elano ...
Hodiaŭ alia komando
nin puŝas kaj mankas ĉampano.
Hodiaŭ ni estas diversaj
kun pens-manieroj aliaj,
eĉ bildoj, hieraŭ perversaj,
nuntage ne estas jam tiaj.
Kun pensoj jam plate kvadrataj
ni iras al globa libero,
de "freŝaj" ideoj puŝataj
... (al vero aŭ nova infero?) ...
(gafur gazizi:15jan1989)
11. Alvoke.
Ni tamen vivas miskonkorde
en nia ŝajneklara lingvobelo,
se nin - rekostruantojn de Babelo -
dividas malkonfido kaj kverelo.
Ni tamen vivas miskomprene:
havante la komunan lingvoperon,
ni havas malkomunan manieron
por koni kaj konkeri nian celon.
Ni tamen vivas malamike!
Nur esperanto nin kunligas,
ni amas ĝin kaj tial pikas
unu l' alian ni kredige.
Sed povu vivi ni fin-fine
ne nur por lingvo ĉi racia,
sed penu senti nin proksime,
anime unu al l' alia.
Do, havu ĉiuj ni l' komunan
por ĉiuj homoj homan koron,
kaj ĝi disportu lumon sunan
kaj bonan havu ĝi memoron.
Ni tamen vivu pli kor-orde!
Agordu korojn al konkordo!
(gafur gazizi:05jan1989)
en nia ŝajneklara lingvobelo,
se nin - rekostruantojn de Babelo -
dividas malkonfido kaj kverelo.
Ni tamen vivas miskomprene:
havante la komunan lingvoperon,
ni havas malkomunan manieron
por koni kaj konkeri nian celon.
Ni tamen vivas malamike!
Nur esperanto nin kunligas,
ni amas ĝin kaj tial pikas
unu l' alian ni kredige.
Sed povu vivi ni fin-fine
ne nur por lingvo ĉi racia,
sed penu senti nin proksime,
anime unu al l' alia.
Do, havu ĉiuj ni l' komunan
por ĉiuj homoj homan koron,
kaj ĝi disportu lumon sunan
kaj bonan havu ĝi memoron.
Ni tamen vivu pli kor-orde!
Agordu korojn al konkordo!
(gafur gazizi:05jan1989)
вторник, 11 января 2011 г.
10. Hej, homoj,
sidantaj per trankvilaj vangoj
ĉi tie - grego da geviroj,
vi nodis viajn buntajn langojn
kaj kaŝis vin en snufajn spirojn.
Vi povus min imagi nuda
nun stari sur la sceno kaj fe-
kanta; mia voĉo luda
meritas ke vi min prifajfe
forpelu. Sed vi dece penas
atenti kaj kompreni ĉi de-
klamacion, kiu ĝenas
el mia gorĝ' knaranta hide.
Kaj vi pensilojn viajn streĉas,
dum miaj gestoj vin agresas,
kaj plu
vi, sen kompreni, sencon serĉas
kaj baldaŭ kun aplaŭdoj min forgesas.
Kaj kion krias la stultulo,
vi ne bezonas, vi ne sentis,
ĉar per aperta koro-brulo
vin,
homoj,
mi ofendis.
(gafur gazizi: 04feb1990)
ĉi tie - grego da geviroj,
vi nodis viajn buntajn langojn
kaj kaŝis vin en snufajn spirojn.
Vi povus min imagi nuda
nun stari sur la sceno kaj fe-
kanta; mia voĉo luda
meritas ke vi min prifajfe
forpelu. Sed vi dece penas
atenti kaj kompreni ĉi de-
klamacion, kiu ĝenas
el mia gorĝ' knaranta hide.
Kaj vi pensilojn viajn streĉas,
dum miaj gestoj vin agresas,
kaj plu
vi, sen kompreni, sencon serĉas
kaj baldaŭ kun aplaŭdoj min forgesas.
Kaj kion krias la stultulo,
vi ne bezonas, vi ne sentis,
ĉar per aperta koro-brulo
vin,
homoj,
mi ofendis.
(gafur gazizi: 04feb1990)
09. La verda agreso.
Atenton!
La verda koloro okupas la spacon.
Atenton!
Homaro enfalas en novan minacon.
Invadas
la mondon la gento,
nova kaj
pretenda dume pacon,
Atenton!
Konkeras la lokojn diversajn,
vilaĝojn kaj urbojn...
jam sturmas la Esperaj
verdaj flagoj-verdaj steloj...
atakas la nova gento
por ek-
diktaturu tutmonda
kun-sento!
per unu cel-lingvo
ligita
l' homaro jam estas en jugo
ĉi-gvida,
kaj en agonio konvulsias
babiloj kaj langoj de povraj
titanoj-nacioj-erupcioj
originaj el la ingveno pra-pra-pra,
disfalas sub la manovraj
interne ideaj startegaj strategioj
de esperanti-staro
artefarite bizara
ularo-homaro.
Atenton!
Ne spitu en kontraŭstaro
al nia tuttere teksita kaj verde insida
agresanta dismaro.
Ni estas la popolo
kiu regas
per inter-parolo!
La tempo nia ekas:
Ni iras!
Ĉu vi deziras ... ?
(gafur gazizi: 17apr1990)
La verda koloro okupas la spacon.
Atenton!
Homaro enfalas en novan minacon.
Invadas
la mondon la gento,
nova kaj
pretenda dume pacon,
Atenton!
Konkeras la lokojn diversajn,
vilaĝojn kaj urbojn...
jam sturmas la Esperaj
verdaj flagoj-verdaj steloj...
atakas la nova gento
por ek-
diktaturu tutmonda
kun-sento!
per unu cel-lingvo
ligita
l' homaro jam estas en jugo
ĉi-gvida,
kaj en agonio konvulsias
babiloj kaj langoj de povraj
titanoj-nacioj-erupcioj
originaj el la ingveno pra-pra-pra,
disfalas sub la manovraj
interne ideaj startegaj strategioj
de esperanti-staro
artefarite bizara
ularo-homaro.
Atenton!
Ne spitu en kontraŭstaro
al nia tuttere teksita kaj verde insida
agresanta dismaro.
Ni estas la popolo
kiu regas
per inter-parolo!
La tempo nia ekas:
Ni iras!
Ĉu vi deziras ... ?
(gafur gazizi: 17apr1990)
Подписаться на:
Сообщения (Atom)