* * *
La historio estas komuna necesejo,
sur ĝia pordo pendas
tabulo: "Ne eniru!".
Ne tuŝu tiun merdon
de l' periodoj stinkaj,
ĉar la fetoro povas
ofendi nazan kleron
al ĉiu kiu trovas
en serĉo veran veron.
***
La historio estas socia devigejo,
en ĝi granduloj grandaj
kaj la sanktuloj sanktaj
(anusoj plej geniaj?)
je gloro ekskrementis
la necesaĵojn
por l' amasoj,
por popoloj kaj diversaj klasoj,
por ĉiuj kiuj ion tre deziris
(akiris?).
La historio estas
latrino en tombejo
de homaj kaj homaraj,
personaj kaj naciaj,
signifaj kaj sensencaj,
ambicioj
kaj ceteraj ...ioj.
(gafur gazizi: 03febr1990)
Комментариев нет:
Отправить комментарий