суббота, 15 января 2011 г.

12. Ni marŝas ien.

Kun pensoj sloganaj kaj glataj
ni vivis en tia libero
ke ĉiuj mensogoj paradaj
marŝadis kun flagoj sur vero.

Ni paŝis gvidataj de ili
kaj laŭdis la gloran partion.
Ni timis ja flanken deiri
por ne ekperfidi Patrion.

Ni - bona popolo de l' lando -
en unu komuna elano ...
Hodiaŭ alia komando
nin puŝas kaj mankas ĉampano.

Hodiaŭ ni estas diversaj
kun pens-manieroj aliaj,
eĉ bildoj, hieraŭ perversaj,
nuntage ne estas jam tiaj.

Kun pensoj jam plate kvadrataj
ni iras al globa libero,
de "freŝaj" ideoj puŝataj
... (al vero aŭ nova infero?) ...


(gafur gazizi:15jan1989)

Комментариев нет:

Отправить комментарий