суббота, 15 января 2011 г.

14. Dancu, dancu!

Ŝalto de magnetosonoj -
falo en la mondon trancan,
saltas multkoloraj tonoj,
sparkas la humoron dancan.

La magneta forto de la
enritmigo kaj manio
elektrizas per la bela
iluzia harmonio.

Mi en sonĝodanco dronas,
korpon solvas halucino;
kiam rokk-muziko sonas,
volas salti la animo.

Falas mi en la alian
mondon de sovaĝaj ombroj,
kie estas bone ĉiam
kaj nature en la tondroj.

Laŭte pli kaj alte pli, do!
Ek, surdiĝu la oreloj!
Pli freneze en l' ekscito
turnu min la karuselo!

Forgesiĝo - forgisiĝo.
Mi nenion volas krom ĉi
tiu delirig-feliĉo
kaj la ŝanco dancosonĝi.

Ree, ree mi deziras
aŭdi, ĝui la magion.
Kaj denove min entiras
sonoj en la iluzion

La hipnotofonon ŝalti -
sola eblo vivi laŭte,
sola libereco - salti
diabliĝe kaj ekzalte.

Stringas la sociaj ĝenoj -
for klasikon, politikon!
Endas kraĉi la problemojn
kaj envivi nur muzikon!

Music is forever
in my heart and life!
Danc' min ringu reve -
en la song' as kajf'!


(gafur gazizi: 22.04.1990)

Комментариев нет:

Отправить комментарий