суббота, 15 января 2011 г.

15. Pro amo al ...


"Patrio estas tie, ..."
Sed kie estas mi?
- M vivas sennacie,
mi loĝas sen patri'.

Mi sonĝas pri Parizo,
pri Romo kaj Madrid' -
la olda civilizo
min logas al vizit'.

Mi volas en Tokio,
Habano kaj Kair'
satigi min per scio
de propra piedir'.

Mi revas en Ateno,
Novjorko kaj Berlin'
paroli sen problemo
en la plej bela lingv'.

Enspiri la aromon
de ĉirkaŭ-mond-vojaĝ'
kaj ĉie trovi domon
kun geamika saĝ'.

Aŭ mi sovetiano
min nomu? Tamen - for!
Mi estas civitano
de unu homa kor'!



(gafur gazizi: 01.dec.1989)

Комментариев нет:

Отправить комментарий