вторник, 11 января 2011 г.

10.  Hej, homoj,

sidantaj per trankvilaj vangoj
ĉi tie - grego da geviroj,
vi nodis viajn buntajn langojn
kaj kaŝis vin en snufajn spirojn.



Vi povus min imagi nuda
nun stari sur la sceno kaj fe-
kanta; mia voĉo luda
meritas ke vi min prifajfe



forpelu. Sed vi dece penas
atenti kaj kompreni ĉi de-
klamacion, kiu ĝenas
el mia gorĝ' knaranta hide.



Kaj vi pensilojn viajn streĉas,
dum miaj gestoj vin agresas,
kaj plu
vi,   sen kompreni, sencon serĉas
kaj baldaŭ kun aplaŭdoj min forgesas.



Kaj kion krias la stultulo,
vi ne bezonas, vi ne sentis,
ĉar per aperta koro-brulo
    vin,
      homoj,
        mi ofendis.



(gafur gazizi: 04feb1990)

Комментариев нет:

Отправить комментарий