понедельник, 10 января 2011 г.

03. Reveni al dio. Versaro-2.

Mi eliras el hejmo kaj pensas:
Ĉu mi vane eliras hodiaŭ?
Tiel mia imago komencas
novan tagon kun suna radio.



Suno lumas, sed mi tuj imagas,
ke ĝi estas mistika, nevera;
kaj mi pensas ke simple fiagas
iu iluziisto mistera.



Mi ne vivas, mi simple nur pensas,
ke la vivo tagiĝas denove,
ree nova spektaklo enmensas -
ĉio estas nur ludo de homoj...


* * *

Staras mi ĉe l' abismo de l' vivo
kaj rigardas la homojn facile
gliti sob de sur glata deklivo
kaj rerampi, al supro humile.



Ankaŭ mi tiel lante sobglitas,
kaj l' animo en karnaj ĉifonoj
ne kontraŭas, ne luktas, ne spitas...
- mi elĉerpis jam min inter homoj.



Inter ŝtonaj animoj mi lasas
min mueli en turba kverelo.


* * *

La teatra maŝino senlacas -
kirlas ĉiujn en unu infero.



Inter homoj kun vakaj okuloj
ne renkontas l' animo animon -
ĉiujn regas rigoraj reguloj,
konstruantaj koncernan reĝimon.



Koncentrita abismo de l' vivo -
jen mi kien eliris hodiaŭ!
Vividevo en la perspektivo
kaj neeblo paroli kun Dio...


(gafur gazizi: 24nov1989)

Комментариев нет:

Отправить комментарий