(Solvi problemon)
Jen pensoj, vagante tra stratoj, promenas,
jen are, jen sole - jen tute ne venas.
Kaj mi rigardante la buntan bazaron
ekpensas pri pensoj kaj serĉas komparon.
La pensoj kunvivas simile al homoj
kaj multaj el ili ja loĝas en domoj.
Sed ankaŭ ekzistas la sentegmentuloj,
ĉi tiujn prizorgas policaj okuloj.
La pensoj-rabistoj ne mankas en mondo,
kun ili - vi scias - danĝeras renkonto.
Kaj ofte dum noktoj min pensoj-knabinoj
forlogis el hejmo al siaj fascinoj.
Sed jen "frap' je ŝtato" en mia kompreno -
instalas reĝimon la nov-pens-sistemo.
La pensoj regantaj per fera logiko
okupas la mensojn, sklavigas la psikon.
Mi pensas pri pensoj kaj fine divenas,
ke la tuta mondo je
PENSO
sin tenas!
(gafur gazizi: 01mart1990)
Комментариев нет:
Отправить комментарий