понедельник, 10 января 2011 г.

Saluton!

     Fin-fine mi trovis mian brunan kajeron en kiu mi kolektis proprajn poemojn dum longa periodo de mia kreado (ekde 1989 ĝis 2006). La kajero enhavas multajn verkojn kiujn mi ne kuraĝis publikigi pro tiama ne tre simpatia mia rilato al la socio, en kiu mi devis plenumi mian deĵoran taskon de poeto. Ĉu plaĉos al vi, karaj legantoj, aŭ ne, mi tutegale prezentas nun tiujn "perlojn" de mia kreada kresko.

Do, kun bona volo konatiĝu kun la "Bruna Kajero"!

Malgranda noto avertanta:

     Mi ne volas ke oni tro kritiku min, tial mi ne lasas la kajeron vidiĝi al la mondo en aliaj vast-sociaj retoj kiel "Ipernity" aux "Hi-5". Mi petas ĉi tie la ŝatantojn komenti, ke ili faru tion tre mingarde = la mino povas eksplodi! :-) = kaj kun la plej alta grado de kompatemo al la povra rim-majstreto kia estas la aŭtoro de ĉi tiu blogo.

        Sanu kaj amu min!
     Vin salutas la Rimlando! kaj Esperanta komunumo!

Комментариев нет:

Отправить комментарий