1. Ho, ve! Eblas vivi sen versoj!
2. Eblas kisi virinon sen pensi pri amo.
3. Eblas sonĝi irize en vivo alia, reale koŝmara.
4. Eblas forgesi la plej karan eventon kaj homon.
5. Eblas kraĉi en sian animon kaj vidi sin bona kontente.
6. Eblas ĉiam silenti per koro kaj ago, kiam kovras vizaĝon vualo, indiferenta al ĉio kio okazas.
7. Eblas krii aŭ simple reciti la vortojn, kiuj havas signifon sagacan aŭ stultan, kun la pensoj kaj sentoj, similaj al saĝo aŭ kora kompato, kiam en la animo diboĉas nur nigra vakuo.
8. Ho, ve! - eblas vivi, murdante aliajn kaj sin
kvazaŭvole de Dio.
9. Ĉu vi povas ne tiel,
mia kara
homo?
(gafur gazizi: 20apr1990)
Комментариев нет:
Отправить комментарий